Klasika respublikismo

Klasika respublikismo aŭ en angla classical republicanism, konata ankaŭ kiel civic humanism (civitana humanismo),[1] estas formo de respublikismo disvolvigita en la Renesanco inspirita de la registaraj formoj kaj verkoj de la klasika antikveco, ĉefe tiuj de klasikaj verkistoj kiaj Aristotelo, Polibio, kaj Cicerono. Klasika respublikismo estis konstruita ĉirkaŭ konceptoj kiaj civila socio, civitana virto kaj miksa registaro. Dekomence, en la klasika periodo mem la termino respublikismo fakte ne ekzistis, sed estis uzata la latinlingva termino res publica, kiu tradukeblas laŭvorte kiel "la publika aĵo" aŭ "la publika afero".

  1. Moulakis, Athanasios, "Civic Humanism", The Stanford Encyclopedia of Philosophy (Winter 2011 Edition), Edward N. Zalta (ed.).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search